Ana Pana
Saluton!
Saluton!
Mia nomo estas Ana Pana.
Mia persona nomo estas Ana.
Mia familia nomo estas Pana.
Mi loĝas en Novjorko, Usono.
Mia adreso estas: 1234 Long-strato.
Mia retpoŝt-adreso estas: [email protected].
Mi estas 18-jara.
Kio estas via nomo? Kie vi loĝas?
Ĝis!
Ana
Pri Ana
Sur la bildo estas knabino. Ŝia nomo estas Ana. Ŝia tuta nomo estas Ana Pana.
Ana estas juna. Ana estas 18-jara.
La adreso de Ana estas: 1234 Long-strato. La retpoŝt-adreso de Ana estas: [email protected].
Ana loĝas en Novjorko. Novjorko estas urbo en Usono. Usono estas lando en Ameriko. Ameriko estas mondoparto.
En la mondo estas kelkaj mondopartoj, ekzemple: Ameriko, Afriko, Azio, Eŭropo kaj Oceanio.
Ŝatokupoj ((취미))
Ana ŝatas kanti. 1)
Ŝi ofte kantas. Kaj ŝi bone kantas! 2)
Kanti estas ŝia ŝatokupo. 3)
Ŝi ankaŭ ŝatas ludi tenison kaj bicikli. 4)
Do, Ana estas kaj muzikema kaj sportema. 5)
Al Ana ankaŭ plaĉas legi librojn kaj spekti filmojn. 6)
La gefratoj de Ana ofte naĝas. 7)
Ili tre ŝatas ludi en akvo. 8)
Ŝatokupo de la patrino de Ana estas lerni lingvojn. 9)
Ŝi jam bone parolas sep lingvojn! 10)
La patro de Ana ne ŝatas lerni novajn lingvojn. 11)
Lia ŝatokupo estas kuirado. 12)
Ĉefe13) li kuiras vegetare, sed iufoje li kuiras ankaŭ fiŝaĵon. 14)
출처
관련 문서
아나의 아버지는 새로운 언어를 배우는 것을 좋아하지 않습니다.